Stabileco de dinamika sistemo

En matematiko kaj rega teorio, la stabileco estas propreco, kiun povas havi dinamika sistemo.

Se ĉiuj solvoj de la dinamika sistemo kiuj komenciĝas proksime al ekvilibra punkto xe restas proksime de xe eterne, do xe estas liapunova stabila. Pli forte, se xe estas lapunova stabila kaj ĉiuj solvoj, kiuj komenciĝas proksime al xe konverĝas al xe, do xe estas asimptote stabila. La okazo de eksponenta stabileco garantias minimuman kurson de konverĝo, kio estas, pritakso de tio kiel rapide la solvoj konverĝas.

La ideo de liapunova stabileco povas esti etendita al malfinidimensiaj sternaĵoj, kie ĝi estas sciata kiel struktura stabileco, kiu koncernas la konduton de malsamaj sed apudaj solvoj al diferencialaj ekvacioj.

La liapunova stabileco estas nomita laŭ Aleksandr Miĥajloviĉ Liapunov (ru:Александр Михайлович Ляпунов).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search